FC Vaduz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fussball Club Vaduz estas la futbalteamo de la urbo Vaduz, la ĉefurbo de Liĥtenŝtejno. La koloroj de la teamo estas ruĝa kaj blanka. La teamo de FC Vaduz nun ludas en la svisa Challenge Leage.

La asocio fondiĝis en la jaro 1931, post kiam la urba administacio de Vaduz decidis konstrui futbalkampon en la urbo. Unu jaron poste la klubo aliĝis al la Schweizerischen Fussballverband, la svisa futbalasocio.