Saltu al enhavo

Fajankó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fajankó, pli malfrue Forma-Fajankó, (Stultulo) estis hungarlingva spritaĵrevuo semajna inter la 25-a de decembro 1923 kaj la 31-a de majo 1924 en Timișoara (Rumanio). Komence redaktis Károly Endre sub la pseŭdonimo Andreas, kaj eldonis Nándor Kóra-Korber grafikisto. Ĝia ĉefkunlaboranto estis Albert Varga, pentristo, kiu ilustris ankaŭ la raportaĵojn de sia frato Zsiga Varga, kiu fariĝis la sekvanta redaktoro. La kunlaborantoj estis banataj verkistoj kaj belartistoj.