Fasola notacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fasola notacio, aŭ kvarforma notacio, estas tradicia usona sistemo de prezentado de muzikaj notoj. Kune kun la sepforma notacio (aŭ "doremia" notacio) ĝi apartenas al la kultura heredaĵo de usonaj popolaj artoj. La kvarforma notacio kreiĝis en Novanglio ĉirkaŭ 1800. Oni trovis ke se la muziknotoj skribiĝas per formoj kiuj respondas al la tonoj de la gamo, lernantoj pli facile lernas legi kaj kanti la notojn. La notacio, kiu plej populariĝis, estis tiu de Little kaj Smith en libro nomata The Easy Instructor (1801). Ili uzis kvar nomojn por la notoj de la gamo: fa sol la mi (la serio fa sol la ripetiĝas): La gamo C-maĵora laŭ la fasola notacio La nova notskriba sistemo disvastiĝis tra tuta Usono. Ĝi uziĝis en pluraj tre gravaj kaj daŭre uzataj kantlibroj, ekzemple, Missouri Harmony (1820), Southern Harmony (1835), kaj plej daŭre kaj fame Sacred Harp. La forma notacio baldaŭ formortis sub eŭropaj influoj en la urba kulturo, sed ĝi restis ĝis hodiaŭ vigla precipe en la ruraj regionoj de la sudusonaj ŝtatoj. Lastatempe ĝi disvastiĝis en ĉiujn partojn de Usono kaj ankaŭ eksterlanden.