Felix Otto Dessoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Otto Dessoff

Felix Otto DESSOFF (naskiĝinta la 14-an de januaro 1835 en Lepsiko, mortinta la 28-an de oktobro 1892 en Frankfurto ĉe Majno) estis direktisto kaj filharmonikisto en Vieno.


Dum la jaroj 1860-75 li estis direktanto ĉe la Viena Kortega Operejo (hodiaŭ: Viena Ŝtata Operejo) kaj ĉe la vienaj filharmonikistoj, kies tutmonda famo evoluiĝis ankaŭ danke al li. Krome li deĵoris kiel instruisto ĉe la konservatorio de la Gesellschaft der Musikfreunde [viena societo de la muzikamantoj].


Eksteraj ligiloj