Ferenc Hoványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HOVÁNYI Ferenc (horva:nji) estis hungara romkatolika teologia kaj eklezia verkisto honora membro de la MTA (1858) naskita en Köröstarján la 2-an de aprilo 1816 kaj mortinta en Nadjvarado la 11-an de decembro 1871.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Hoványi iĝis pastro en 1832, studis en Pazmanaeum de Vieno kaj en la universitato de Pest (urbo). De 1836 li estis religioratoro kaj studinspektisto en la porpastra instituto de Nadjvarado. En 1847 li estis profesoro pri dogmo en la universitato de urbo Pest, hungarlingva instruisto en la kortego de Vieno. De 1849 li estis kanoniko de Nadjvarado, de 1853 preposto, de 1854 prelato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Olasz út 1850-ben (I–II., Bécs, 1851);
  • A fensőbb katholicizmus elemei (Bécs, 1853);
  • Újabb levelek a fensőbb katholicizmusról (Bécs, 1853–55);
  • Néhány hét a Szentföldön (Bécs, 1857)..

Fonto[redakti | redakti fonton]