Ferenc Koós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Koós
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1828 (1828-10-19)
en Reghin Sat
Morto 27-an de novembro 1905 (1905-11-27) (77-jaraĝa)
en Braŝovo
Religio protestantismo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo kalvinana pastro • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KOÓS Ferenc (ko:ŝ) estis hungara reformita pastro, instruisto, verkisto naskita en Magyarrégen la 19-an de oktobro 1828 kaj mortinta en Braŝovo la 27-an de novembro 1905.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Koós estis servullernanto en reformita kolegio en Marosvásárhely (1840–48). Post la hungara liberecbatalo (1849 li estis lernanto, publikinstruisto en Marosvásárhely. Li partoprenis en la Makk-komploto (1851); oni arestis lin, sed lasis libera. Li estis reformita pastro kaj instruisto en Bukareŝto (1855–69). Li eldonis kaj parte verkis la ĵurnalon Bukaresti Magyar Közlöny (1860–61). Li trairis parton da vilaĝoj de ĉangoj (1858) kaj faris tabelon pri iliaj nombroj. Li estis porinstruista instruisto, prezidanto de filio de Braŝovo de Erdélyi Magyar Közművelődési Egyesület (EMKE) (1885–94). Li esti ano de la braŝova framasona loĝio. Li tradukis ciganajn, rumanaj popolfabelojn, italajn rakontojn, kun Vasile Goldiş li verkis lernolibron por lernejoj rumanaj de Transilvanujo. Inter la du mondmilitoj en Bukareŝto funkciis rondo sun nomo Koós Ferenc Kör por helpi la universitatan studentojn kaj kiel memkulturiga asocio ĝis 1939.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cigány népdalok és mesék gyűjteménye (Brassó, 1903);
  • Életem és emlékeim 1828-1890 (I-II., Brassó, 1890).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beke György: K. F. (Anyaŭparolo al volumo K. F.: Életem és emlékeim, Bukarest, 1971).

Fonto[redakti | redakti fonton]