Ferenc Rezső Haáz
Aspekto
Ferenc Rezső Haáz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1883 en Spišská Belá |
Morto | 29-an de julio 1958 (74-jaraĝa) en Odorheiu Secuiesc |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Familio | |
Infanoj | Sándor Haáz (etnografo), Ferenc Haáz, Joli Haáz (en) |
Okupo | |
Okupo | etnografo |
HAÁZ Ferenc Rezső (ha:z) estis rumanuja hungara etnografo naskita en Szepesbéla la 12-an de aŭgusto 1883 kaj mortinta la 29-an de julio 1958 en Odorheiu Secuiesc. Li estis la patro de etnografo Ferenc Haáz, kaj artisto, koreografo Sándor Haáz, la avo de muzikisto Sándor Haáz.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La mezlernejon Haáz finis en Késmárk kaj Igló. Li akiris diplomon de desegninstruisto en Budapeŝto (1906). Li instruis en Székelyudvarhely en Református Kollégium (1906–27), poste en Református Tanítóképző Intézet (1927–45) kaj estis direktoro de kolegio de knabgimnazio (1946–48). Li estis la organizanto en 1948 kaj la unua direktoro de Haáz Rezső Múzeum (1948–51).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Lövéte székely népviselete (Emlékkönyv a Székely Nemzeti Múzeum ötvenéves jubileumára. Sepsiszentgyörgy 1929),
- A székely ványolókról, az udvarhelyi szekérről, a "lakodalmas prémes"-ről (kun Siklódi Pál), Néprajzi Értesítő (1931–32).
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1983 - Muzea memorekspozicio.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Méhes György: Udvarhelyi kincskereső. Utunk 1958/38.
- Ferenczy Géza: H. F. R. Ethnographia, Bp. 1958/4.