Ferenc Toldy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc TOLDY [toldi], hungare Toldy Ferenc estis hungara poeto, literaturhistoriisto, kritikisto, sekretario de la Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, grava figuro de la tiutempa hungara literaturo. Lia filo estis ĵurnalisto István Toldy.

Ferenc Toldy

Li naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1805 en Buda, kiel Schedel Ferenc. Li mortis la 10-an de decembro 1875 en Budapeŝto.

Biografio

Li frekventis gimnazion en Cegléd kaj Pest (urbo). Li konatiĝis kun József Bajza (poeto) kaj komencis verki poemojn en 1818, tradukaĵojn en 1821. Inter 1822-1827 li frekventis universitaton pri kuracado, sed li ne forlasis la literaturon. En 1828 lia pseŭdonimo estis Toldy, kio estis lia oficiala nomo ekde 1847. En 1830 li vizitis diversajn urbojn de Eŭropo, kie li kontaktiĝis ekzemple kun Johann Wolfgang von Goethe. En la sama jaro li estis elektita ano de la Akademio. Poste pro epidemio en Pest li kuracadis, poste li agadis diversmaniere por la literaturo. Poste li plenumis diversajn postenojn, li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy, kie li estis inter 1841-1861 direktoro, ekde 1860 vicdirektoro).

Memorigiloj

Verkoj (selekto)

  • Hungara kaj germana poŝvortaro (kun Mihály Vörösmarty, 1835
  • Az írói tulajdon (la verkista posedaĵo), 1840
  • Magyar helyesírás (hungara ortografio), 1840
  • Toldy Ferencz Irodalmi beszédei (Literaturaj paroladoj de Ferenc Toldy), 1847
  • Reguly Antal és a finn-magyar kérdés (Antal Reguly kaj la finna-hungara demando), 1850
  • A magyar nemzeti irodalom története (Historio de la nacia hungara literaturo), 1851
  • A magyar költészet története (Historio de la hungara poezio), 1854
  • A M. Helyesírás ügyében (Por la hungara ortografio) 1856
  • Toldy Ferencz Összegyűjtött munkái I–VIII (Kolektitaj verkoj de Toldy Ferencz 1-8 volumoj), 18681874

Fontoj

  • Hungara Vikipedio