Ferenc Virág (episkopo)
Aspekto
Ferenc Virág | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Blum Ferenc |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1869 en Bonyhád |
Morto | 2-an de marto 1958 (88-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1926–) katolika sacerdoto (1892–) instruisto |
Ferenc Virág, laŭ hungarlingve kutima nomordo Virág Ferenc estis hungara pastro, katolika episkopo, instruisto, abato. Lia origina familia nomo estis Blum.
Ferenc Virág [1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1869 en Bonyhád. Li mortis la 2-an de marto 1958 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Virág frekventis gimnazion en Pécs, poste li lernis teologion en la sama urbo. Li pastriĝis en 1892. Li komencis sian pastran karieron en Németbóly. En la lernojaro de 1896 li instruis en gimnazio de Szekszárd, poste li ricevis taskon en Pécs. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- seminariestro en 1901
- papa ĉambelano en 1915
- titulara abato en 1923
- episkopo en Pécs en 1926
- membro de Supera Ĉambro inter 1927-1944 .
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Hajnal (Aŭroro), (1894) - poemaro
- Imádkozzál és dolgozzál (Preĝu kaj laboru), (1904)
- Egyházi és alkalmi beszédek (Ekleziaj kaj porokazaj paroladoj), (1937)
- diversaj tradukaĵoj kaj redaktoj