Fermi-paradokso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Arecibo-mesaĝo (kun koloraj akcentigoj

La Fermi-paradokso estas kontraŭdiro, kiun formulis la fizikisto Enrico Fermi. La paradokso temas pri la probableco de inteligenta ekstertera vivo. Ĝi provas respondi al fundamenta demando: „Ĉu la homaro estas la sola teknologie avancinta civilizacio en la universo?“.

Bazaj pensoj[redakti | redakti fonton]

La esenco de la Fermi-paradokso estas la sekva rezonado:

Se en la Lakta Vojo ekzistas eĉ unu civilizacio, kiu kapablas starigi interstelarajn koloniojn, tiam la galaksio povus esti entute kolonizata dum malmultmilionoj da jaroj. Nu, la galaksio multe pli aĝas ol la necesaj 20-40 milionoj da jaroj, kaj kiel konsekvenco devus ekzisti eksterteraj civilizacioj ĉie ajn en la najbareco. Sed ĝis nun ne troveblis indikaĵoj pri nehomaj civilizacioj.

Jen mallonga resumo de la paradokso:

„La kutima kredo, ke ekzistas multaj teknologie avancintaj civilizacioj en nia universo, kombinita kun la niaj observadoj, kiuj sugestas la malon, estas paradoksa kaj aludas, ke aŭ nia kompreno aŭ niaj observadoj estas eraraj aŭ nekompletaj.“

Forte ligita al la Fermi-paradokso estas la formulo de Drake, per kio eblus taksi la probablecon de samtempa ekzisto de aliaj civilizacioj en la galaksio. Sed ĉar oni ĝis nun ne konas preskaŭ ĉiujn parametrojn de la formulo de Drake, ĝi nun ne multe helpas respondi al la problemo.

La sekva eltranĉaĵo el la verko „The Fermi Paradox: An Approach Based on Percolation Theory“ de Geoffrey A. Landis estas laŭsence tradukita (lingvopado: en → de → eo).

„Proponitaj solvoj al la Fermi-paradokso aŭ tute neas la ekzisteblon de eksterteraj civilizacioj (ĝis nun ne pruvebla), aŭ akceptas ilian ekzisteblon, proponante klarigojn, kial ili malgraŭ tio ne kolonizas la galaksion. La klarigoj inkluzivas do proponojn, ke tiaj civilizacioj kolapsas aŭ sin konscie mem detruas, ke estingiĝas iliaj krudmaterialoj, ke ili decidas kontraŭ kolonizado aŭ ja kolonizadas sed konscie malatentas nin. La problemo kun tiuj provoj je klarigo estas, ke ili ĉiuj postulas samecon de la motivoj de civilizacioj dum ege longaj tempoj. Se eĉ unu civilizacio decidas kolonizi la galaksion, tiaj klarigprovoj devas malsukcesi.“

En artikolo de 2022, Wandel postulas ke biotaj planedoj (tio estas planedoj, sur kiuj evoluis biologio), kiel la nia, povas esti tre oftaj en la Universo, kaj inteligentaj specioj studantaj ilin ne multe atentus unu plian verdan vivantan mondon. Kion ili eventuale serĉus, estus vivanta mondo kun inteligentaj estaĵoj. La unua kaj plej evidenta signo, kiun ni elsendis, kiu montras ke ni estas inteligenta specio, estas la radiosignaloj, kiujn ni transdonas unu al la alia, sed kiuj ankaŭ trairas la atmosferon kaj fluas en la spacon. Jam pasis ĉirkaŭ unu jarcento de kiam ni komencis elsendi tiujn neintencitajn signojn. Nia tiel nomata radioveziko, kiu elfluas en ĉiujn direktojn – tiel mezuras nur 200 lumjarojn en diametro. Tio estas muŝeto en galaksio, kiu larĝas ĉ. 100 000 lumjarojn.

Wandel argumentas ke, dum ni ne povas imagi la teknologiajn kapablojn de progresintaj eksterteraj civilizoj, iliaj potencoj ne estas senfinaj. Ili ankoraŭ devas trakti bazajn aferojn, kiel energikaptado kaj stokado, informpretigo kaj limigita tempo. Ĉar troviĝas centoj da miliardoj da eventuale loĝeblaj planedoj en nia galaksio, ŝajnas racie supozi, ke eksterteraj civilizacioj ne povus sendi aktivajn sondilojn aŭ mesaĝojn al ĉiu unuopa planedo kun nuraj biologiaj vivosignoj. Tamen, estas multe pli facile konstrui grandajn, kompleksajn aŭskultajn staciojn ol aktivajn sondilojn, do la eksterteranoj verŝajne atendus ĝis fine, iu inteligenta civilizacio aperos en la galaksio kaj eltrovos la teknologion de radio. Neintence aŭ eĉ planite, tiu civilizo komencos elsendi sian ĉeeston per malambiguaj artefaritaj signaloj. Kiam la eksterteranoj ricevus signalon, ili ekfunkcius, kreante propran mesaĝon aŭ eĉ spacmision por esplori siajn novajn galaksiajn najbarojn. Sed ĉio ĉi postulas tempon. Multe da ĝi. Ni elsendas de malpli ol jarcento, tio signifas, ke nia “radioveziko” estas malpli ol 200 lumjarojn larĝa, kompare kun la 100 000-lumjara larĝo de la tuta Lakta Vojo. Do eble daŭros centojn aŭ milojn da jaroj por ke niaj signaloj atingu fremdan civilizacion. Se ili respondas per propra signalo, ni povus ricevi ĝin post kelkaj miloj da jaroj – tio estas, se ni entute vidos ĝin, ĉar ni devus rigardi en la ĝustan direkton en la ĝusta tempo por kapti ĝin. Se la eksterteranoj decidos sendi sondilon aŭ spacmision, ĝi devos rampi tra la interstelaj profundoj multe malpli rapide ol radio-signaloj, je frakcio de la lumrapideco, do necesos eĉ pli longe por atingi nin. [1]

Eblaj solvoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉi tiam ne ekzistas aliaj civilizacioj
    • aliaj civilizacioj neniam ekekzistiĝis
    • inteligenta vivo detruas sin mem laŭnature
    • inteligenta vivo detruas aliajn laŭnature
    • homaro kreiĝis sola
  • ili ekzistas, sed ni ne vidas ilin
    • komunikado ne eblas pro tro grandaj distancoj
    • komunikado ne eblas pro teknikaj kialoj
    • ili ne volas interagi kun ni
    • ili restas kaŝitaj
    • ni ankoraŭ ne trovis iliajn signalojn (vidu SETI)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wandel, Amri. 2023. "Scienca klarigo por la Paradokso de Fermi: ĉu ni estas solaj?". Esperanto 1377(3). 66-67