Festivalo Svezdiĉki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La festivalo Svezdiĉki - makedone "Ѕвездички" (zvezdički, "steletoj") estas internacia porinfana kantofestivalo en la Respubliko de Makedonio, okazanta ĉiujare dum oktobro en la urbo Prilep. En la festivalo mem ankaŭ uzatas angla festivala nomo "asterisks" (asteriskoj = ankaŭ "steletoj").

La festivalo laŭ la organizantoj strebas produkti infanajn furorkantojn kaj fari de la partoprenantaj infanoj novajn malgrandajn stelulojn.

Makedonio
Makedonio
Prilep, Respubliko de Makedonio

La ĉefa intenco de la festivalo estas krei fortan amikecajn ligojn inter la infanoj el malsamaj etnaj kaj religiaj fonoj kaj praktiki la principojn de grupa vivo, interhoma toleremo kaj komprenemo, por tiel helpi venki kulturajn diferencojn inter la infanoj el la tuta mondo.

La festivalo celas esti granda parado por infanoj el la tuta mondo, dum kiu ili havas la ŝancon montri siajn kapablojn, kanti siajn kantojn kaj amuziĝi. La festivalaj tagoj estas vera festo por la infanoj ĉar tiu festivalo estas ĉefe antaŭaranĝita por ili.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]