Varofetiĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fetiĉo (marksismo))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fetiĉo

Varofetiĉo estas fenomeno, kiun Karl Marx priskribis en la unua ĉapitro de La Kapitalo en 1867 pri «Fetiĉismo de varoj». Laŭ tiu teorio, en kapitalistaj socioj, sociaj rilatoj estas aliigitaj al ŝajne objektivaj rilatoj inter varoj kaj mono. Karl Marx verŝajne uzis la esprimon ironie, ĉar tiutempe, fetiĉismo ankoraŭ aludis sociojn konsideritaj «primitivajn», kaj Marx verŝajne volis emfazi ke tiaj primitivaj kredaj sistemoj ankaŭ ekzistis en la sino kaj en la esenco de okcidentaj kapitalistaj socioj. Tio konstatiĝas en modernaj socioj per aprezo de aŭtoj kaj ĉefe de la lastaj modeloj fare de la aĉetintoj kaj ties montrado kiel falsa pruvo de socia povo.