Fezo estas ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo (lano) kun pendanta (blua aŭ nigra) kvasto en la arabaj landoj kaj en Orient-Azio. La nomo venas el la urbonomo Fez de Maroko.
En malnovaj tempoj oni ĉirkaŭvolvis ĝin per turbano. Ĝi estis malpermesita en Turkio dum la regado de Kemal Atatürk.