Fidesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fidesz – Magyar Polgári Szövetség (Fidesz – Hungara Civitana Unio), antaŭe: Fidesz - Magyar Polgári Párt (Fidesz - Hungara Civitana Partio). Fidesz estas akronimo de Fiatal Demokraták Szövetsége (Asocio de Junaj Demokratoj) - politika partio aganta en Hungario. Sono de la mallongigo fidesz estas ankaŭ identa kun latina vorto fides, signifanta certecon, fidindecon.

Historio

Fidesz estis fondita la 30-an de marto 1988 de grupo de studentoj kaj intelektuloj kiel sendependa junulara organizaĵo. Programon kaj statuton oni akceptis dum la unua kongreso oktobre kaj novembre. Tiam elektiĝis ankaŭ regopovoj de la organizaĵo. Unu jaron poste dum la dua kongreso plimulto de delegitoj decidis, ke ilia grupiĝo partoprenos liberan parlamentan baloton. Kiel sian simbolon la partio akceptis oranĝon, simboligantan generacian ŝanĝon en la hungara politiko. Dum balotado la 25-an de marto kaj la 8-an de aprilo 1990 Fidesz akiris ĉ. 9% de voĉdonoj kaj 22 mandatoj. La partio estis dividita. Klare montris sian ĉeeston du frakcioj. La unua opiniis, ke oni povas kaj valoras krei koalicion kun postkomunistoj, la dua, radikala kaj pli liberala, gvidata de Viktor Orbán ekskludis ajnan kunlaboron kun ili. Rezulte de tiu ĉi divido sekvis rompo: du vicprezidantoj kaj kunfondintoj de la partio Gabor Fodor kaj Péter Molnár forlasis Fidesz en 1993 rezignante pri membreco kune kun ĉ. 500 aliaj membroj – en plimulte da kazoj transirante al Asocio de Junaj Demokratoj. Sekvan baloton, maje 1994 por Fidesz voĉdonis 7 procentoj de elektantoj, kio donis al la partio 20 mandatojn.

En laŭvica baloto, maje 1998 Fidesz akiris 29% de apogo kaj la plej grandan nombron da mandatoj. Plurjara aktivulo de la partio Viktor Orbán iĝis ĉefministro.

Eksteraj ligiloj