Fikreaĵo de la Nigra Laguno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fikreaĵo de la Nigra Laguno
Afiŝo de la filmo.
Afiŝo de la filmo.
tridimensia filmo • filmo
Originala titolo Creature from the Black Lagoon
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1954
Daŭro 79 min
Ĝenro Sciencfikcio
Kameraado William E. Snyder
Reĝisoro(j) Jack Arnold
Produktisto(j) William Alland
Scenaro Harry Essex • Arthur A. Ross
Filmita en Usono
Loko de rakonto BraziloSudameriko
Muziko de Henry Mancini, Hans J. Salter, Herman Stein
Rolantoj Julie Adams • Antonio Moreno • Richard Denning • Richard Carlson • Whit Bissell • Nestor Paiva • Ricou Browning • Roland Ménard • Ben Chapman • Rodd Redwing
Produktinta firmao Universal Studios
Distribuo Universal Studios
IMDb
vdr

Fikreaĵo de la Nigra Laguno (angle: Creature from the Black Lagoon) estas usona sciencfikcia filmo de 1954. Ĝia reĝisoro estis Jack Arnold kaj la scenaron skribis Harry Essex kaj Arthur A. Ross.

Ĝi estas unu el la plej fundamentaj filmoj de la monda kino de la 1950-aj jaroj. La subakvaj scenoj de la monstro estis filmitaj rigardante la aktorinon Julie Adams kiam ŝi naĝis en lago; ĉi tiuj scenoj influis sur la filmo Jaws. Same, la sono de la fikreaĵo estis uzita de Steven Spielberg en la filmoj Duel kaj Jaws.[1]

Resumo[redakti | redakti fonton]

Usona scienca ekspedicio iras al la Amazono, ili volas malkovri ne konatajn bestajn speciojn. Kiam ili venas a la loko nome la Nigra Laguno ili ekkonas ke la legendoj estas veraj. La monstro estas fiŝhomo kun granda forto. La fikreaĵo mortigas kelkajn membrojn de la ekspedicio kaj kaptas knabinon Kay. La homoj kiuj postvivis iros serĉi la knabinon.

Geaktoraro[redakti | redakti fonton]

  • Julie Adams kiel Kay Lawrence,
  • Richard Carlson kiel D-ro David Reed,
  • Antonio Moreno kiel D-ro Carl Maia,
  • Richard Denning kiel Mark Williams,
  • Nestor Paiva kiel Lucas,
  • Whit Bissell kiel D-ro Edwin Thompson,
  • Ben Chapman kiel la monstro,
  • Ricou Browning kiel la monstro (subakvaj scenoj),
  • Bernie Gozier kiel Zee,
  • Henry A. Escalante kiel knabo,
  • Perry Lopez kiel Tomas,
  • Rodd Redwing kiel Luis.[2]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La argumento de la filmo baziĝas sur meksika legendo, kiun aŭskultis la reĝisoro, Jack Arnold, el la produktisto, William Alland. La legendo diris, ke en la Amazono vivas fikreaĵo kiu unufoje jare kaptas knabinon de unu el proksimaj vilaĝoj. Post li aŭskultis la historion li decidis filmi ĝin. Laŭ la reĝisoro la filmo provis krei atmosferon de teroro bazita en la malkonataĵo.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Kiel la monstro faris du aktoroj, Ben Chapman kaj Ricou Browning. La unua faris la scenojn en tero kaj la dua la scenojn en akvo. La kostumo estis farita el kaŭĉuko kaj kostis dek ok mil dolaroj. La aktoro promenis malrapide, ĉar li estis veterano post la milito de Koreo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sala, Ángel (2005). «Antes y después de Tiburón: Guía práctica de bestias, bichos y respectivas mutaciones». En M. Tangir, Osvaldo. Tiburón ¡Vas a necesitar un barco más grande! El filme que cambió Hollywood (oktobro de 2005). Barcelono, Hispanio: Círculo Latino, Sociedad Limitada. paĝ. 114. ISBN 8496129721.
  2. Creature from the Black Lagoon (1954). Full Cast & Crew ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt0046876/fullcredits?ref_=tt_ov_st_sm
  3. El monstruo ĉe El País. http://elpais.com/diario/2008/04/19/catalunya/1208567248_850215.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]