Fiksa telefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Krankinduktila ŝtalkesta tabla telefono

Fiksa telefonokabla telefonokonduktila telefono konektiĝas al la tradicia kabla telefona reto. La antonimo de la fiksa telefono estas poŝtelefono, kie la reto estas senkabla.

La dinstingo inter kabla kaj senkabla retoj ĉefe okazas ĉe la lasta etapo de transdono de telefona signalo tra la reto, al kiu estas konektita la uzulo de la telefona numero. Kutime la kabla reto konsistas el la subtera kabla reto. Plej ofte estas uzata kupra kablo kun du fadenoj. En la lastaj jaroj oni komencas uzi optikajn kablojn. Krom analoga signalo de kutima telefona interpadolado oni ankaŭ povas transsendi aliajn signalojn, kiuj ebligas uzojn de kromaj servoj, ekzemple tiujn de ISDN-telefono kaj DSL. Tamen, oni povas uzi DSL nur kun kupraj kabloj[1].

Fiksa telefono povas esti:

1.malaŭtomata

telefono kun loka baterio (krankinduktila)
telefono kun centra baterio (sendiska)

2.aŭtomata

diska
butonara-impulsa
butonara-frekvenca
Kompakta butonara mura plasta telefono
Ericofon renverse, verŝajne la unua kompakta tabla diskuma telefono

Pli detalajn informojn legu en la jena artikolo Telefono!

La kompaktaj telefonoj draste ŝanĝis aspekton de la telefonoj. Tuto de la telefono estas unueca, do ĉiuj konsistaĵoj estas en la aŭdparolilo. Verŝajne la unua estas la sveda tabla Ericofon, ĝi havas la diskon sube, meze de la disko estas la komutilo. Post apero de la butonaj telefonoj oni faris ofte malgrandajn murajn kompaktajn telefonojn.

Subcentrala telefono (ĉe aŭtomataj centraloj): fiksa telefono kun krombutono. Se oni premas ĝin, anonciĝos la urba lineo. La modernaj subcentralaj telefonoj havas pliajn butonojn, kiuj helpas la internan trafikon.

Mineja krankinduktila telefono
Mineja diska telefono

Mineja telefono: estas tre stabila por kontraŭstari la cirkonstancojn. La eksteraĵo estas dika ŝtalo. Ĝi pezas 30-50 kg-ojn.

Kombina telefono per magnetofono

Kombina telefono: oni kombinas telefonon kun magnetofono aŭ/kaj telekopiilo. Se la vokito ne estas ĉetelefone, la magnetofono konservas la mesaĝon, se la telefonado ne sufiĉas, ĉar necesas ankaŭ skribaĵo, oni uzas telekopiilon.

Krom la fina reto ĉe uzulo, ekzistas ankaŭ la "kerna reto" de telefonkompanio. Kutime eĉ ĉe mobiltelefonaj kompanioj la "kerna reto" estas kabla reto, kiu kunligas plurajn lokajn staciojn (mobiltelefonaj antenoj). Foje ekzistas pluraj "subretoj", kiuj estas kunigitaj helpe de optika kablosatelitoj. En militaj taskoj ofte eĉ por "kerna reto" oni uzas mobilan reton.

  1. diskuma