Filipstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipstad
urba areo de Svedio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 6 248  (2020) [+]
Loĝdenso 1 047 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 42′ N, 14° 10′ O (mapo)59.6970600832214.15943661478Koordinatoj: 59° 42′ N, 14° 10′ O (mapo) [+]
Areo 5,97 km² ( 597 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Filipstad (Svedio)
Filipstad (Svedio)
DEC
Filipstad
Filipstad
Situo de Filipstad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Filipstad [+]
vdr


Filipstad ("Filipa urbo") estas loĝloko kaj sidejo de samnoma municipo Filipstad en la moderna provinco Värmlands län de Svedio. En 2010 ĝi havis 6 022 loĝantojn.

Filipstad ricevis urbajn privilegiojn en 1611 de Karolo la 9-a de Svedio, kiu nomis ĝin laŭ sia filo duko Karolo Filipo (1601-1622), la pli juna frato de Gustavo Adolfo.

Post kiam grava incendio detruis arbaron kaj urbon en 1694, Filipstad perdis siajn privilegiojn, ĉar oni kredis, ke la restanta arbaro ne estos daŭripova. En 1835 la rajtoj estis redonitaj. Administra reformo de la loka registaro de 1862 reforprenis la privilegiojn, sed la titolo stad (urbo) restis en uzo ĝis la urba reformo de 1971. De tiam Filipstad estas la sidejo de la pli granda municipo Filipstad. Filipstad estas, malgraŭ sia malgranda loĝantaro, pro historiaj kialoj kutime ankoraŭ nomata "urbo". Statistikoj de Svedio tamen nombras nur loĝlokojn kun pli ol 10 000 loĝantoj kiel urboj.

Wasabröd, la plej granda fabriko de krispa pano en la mondo, havas unu el siaj du fabrikoj en Filipstad, la alia estante en Celle, Germanio.

Esperanto-domo en Lesjöfors[redakti | redakti fonton]

La junulara Esperanto-gastigejo (svedlingve Esperanto-Gården) en la komunumoparto Lesjöfors estas foje la okazejo de Esperantaj renkontiĝoj, inter aliaj la E@I-seminario de 2002 kaj la Internacia Junulara Kongreso de 2003. En la jaro 2011 tie okazis REF, la familia renkontiĝo[1].

En la kelo de Esperanto-domo troviĝas sufiĉe granda kolekto de libroj kaj periodaĵoj ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj.

Konataj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retpaĝo pri REF-2011 en la E@I-vikio. Arkivita el la originalo je 2010-12-15. Alirita 2019-12-01.