Filmkomikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por filmo kun granda publika intereso kelkfoje libra eldono nomita filmkomikso estas produktata. En filmkomikso originalaj plenkoloraj bildoj el la filmo estas uzataj por produkti libron similantan al animeo. Por la teksto bobeloj kiel en animeoj estas aldonitaj. Pro tio legi filmkomison similas al vidi la originalan filmon, sed la muziko mankas.

Kutime filmkomiksoj estas eldonitaj kiel plurvolumaj poŝlibraj eldonoj. En Japanio kaj en aliaj orient-aziaj landoj filmkomiksoj estas ege pli popularaj ol en Eŭropo.