Filomelo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filomela (mitologio))
Filomelo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Pandion I
Patrino Zeuxippe
Gefratoj Prokno
vdr

En Greka mitologio, Filomelo (antikve-greke Φιλομήλη Filomḗlē, latine Philomēla) estis la filino de Pandion la 1-a (Reĝo de Ateno), kaj de Zeŭksipo, kaj fratino de Prokno.

Mito[redakti | redakti fonton]

Filomelo kaj Prokno montras la kapon de Itys al Tereŭzo. Bildo de Bauer por eldono de 1703 de la verko de Ovido Metamorfozoj, Libro VI, 621-647

La edzo de Prokno, reĝo Tereŭzo de Tracio (filo de Areso), akceptis veturi al Ateno kaj eskorti Filomelon al Tracio por vizito. Tereŭzo enamiĝis de Filomelo dum la veturado kaj alvenintaj al Tracio, li seksperfortis ĝin.

Por eviti ke ŝi rakontu la aferon, Tereŭzo fortranĉis ŝian langon kaj enfermis ŝin en ŝia ĉambro. Ŝi teksis tapizon rakontantan la aferon kaj sendis ĝin al sia fratino Prokno, la edzino de Tereŭzo, kiu mortigis lian filon Itys kaj manĝigis Tereŭzon per la kadavro. Kiam la reĝo ekkonis tion, persekutis ambaŭ fratinojn intence mortigi ilin, se la dioj ŝanĝis ilin en birdoj o najtingalo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Tiu historio estis multe uzata de literaturo ekde la komenco en la Metamorfozoj de Ovidio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]