Fingrolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona fingro-alfabeto

Fingrolingvo, nomata ankaŭ fingro-alfabetodaktilologio[1], servas al literumado de vorto helpe de la fingroj. Dum signolingva komunikado kun surduloj aŭ malbone aŭdantaj homoj ĝi estas uzata por literumi precipe nomojn kaj vortojn, por kiuj ne jam ekzistas signolingvero. Laŭsituacie oni fingro-alfabetas por substreki vortojn el la parola lingvo, anstataŭ uzi la signolingvan geston.

Notoj

  1. Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Eugen Wüster (1923-1929).