Flago de Delavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Delavaro
Flago de Delavaro
Flago de Delavaro
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Diamanto sur blua fono kun la ŝtata blazono ene. Sub la blazono la dato 7-a de decembro 1787
Oficialigo 24-a de junio 1913
vdr

La flago de Delavaro (subŝtato en Usono) konsistas el diamanto oranĝkolora sur blua fono, kun la blazono de la ŝtato ene de la diamanto. Sub ĝi, la dato 7-a de decembro 1787, memorigas la tagon kiam Delavaro iĝis la unua ŝtato kiu ratifis la Konstitucion de Usono. La koloroj de la flago reprezentas la koloron de la uniformo de la Generalo George Washington.

La blazono en la centro estis adoptita la 17-an de januaro 1777. Ĝi estas formata el tri strioj (verda, blanka kaj blua) situantaj horizontale, kun memoraĵoj de la loka agrikulturo. Supre de la blazono troviĝas fiŝkapto-ŝipo. Flankiĝante la blazono estas farmisto maldekstre kaj soldato maldekstre. La moto de la ŝtato sub la blazono: "Liberty and Independence" ("Libereco kaj Sendependeco").

La nuna flago estis adoptita la 24-an de julio 1913.