Flago de Ilinojso
Flago de Ilinojso | |
---|---|
Lando | ![]() |
Uzo | ![]() |
Proporcio | 2:3, 3:5 aŭ 5:8 |
Priskribo | Blanka flago kun la ŝtata blazono en la centro kaj la vorto "Illinois" sub ĝi |
Oficialigo | 1-a de julio 1970 |
La flago de Ilinojso (subŝtato en Usono) en ĝia nuna formo, estis oficiale adoptita la 1-an de julio 1970. La unua flago de Ilinojso estis dizajnita en 1912 de Lucy Derwent, kies propono venkis, inter 35 partoprenantoj, en konkurso organizita de la Idinoj de la Usona Revolucio. Ĝi konsistis el blanka kampo kun la ŝtata blazono. Ĝi estis adoptita oficiale la 6-an de julio 1915, post aprobo de la du Ĉambroj de la Ĝenerala Asembleo de Ilinojso.
Leĝo-projekto kun la celo modifi la originan dizajnon de 1915, aldonante la vorton «Illinois» sub la blazono, estis proponita de la reprezentanto Jack Lansing kaj aprobita de la Ĝenerala Asembleo kaj reganto Richard B. Ogilvie la 17-an de septembro 1969. Ogilvie kreis komitaton por establi dizajn-regularon de la nova flago, por certigi la uniformecon de la reproduktado de la koloroj kaj la dizajno de la flago-fabrikantoj.