Flago de Koloradio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Koloradio
Flago de Koloradio
Flago de Koloradio
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Tri-stria flago (blua, blanka, blua) kun ora disko centre, cirkaŭata de litero C ruĝkolora
Oficialigo 4-a de decembro 1911
vdr

La flago de Koloradio (subŝtato en Usono) konsistas el tri horizintalaj strioj samlarĝaj, en ĝiaj supra kaj malsupra partoj la strioj estas bluaj kaj la centra estas blanka. En la supro de ĉi strioj troviĝas la ruĝkolora litero "C", kun ora disko en ĝia interno. La bluo reprezentas la ĉielon, la oro reprezentas la riĉecon de la mineraloj de Koloradio, la blanko la plenneĝaj lokoj kaj la ruĝo por la ruĝeco de la rivero Koloradio (en hispana lingvo la ŝtato nomiĝas colorado t.e. "ruĝa").

La flagon dizajnis Andrew Carlisle Johnson en 1911 kaj aprobita de la Ĝenerala Asembleo de Koloradio la 5-an de junio samjare. Tamen, la parlamento ne specifigis detalojn pri la grandeco de la "C" nek pri la ĝustaj nuancoj de la koloroj blua kaj ruĝa. Tial, kelkaj flagoj prezentas etajn diferencojn, precipe pri la grando de la C aŭ pri la heleco de la koloroj. . Pro tio, la 28-an de februaro 1929, la Ĝenerala Asembleo aldonis al la priskribo de la flago, ke la koloroj devas estis samaj al tiuj de la flago de Usono. La 31-an de marto 1964, la parlamento diktis ke la diametro de la or-disko devos esti egala pro ĝia uzo en la centra strio.