Flago de Majno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Majno
Flago de Majno
Flago de Majno
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Ŝtata blazono ĉe blua fono
Oficialigo 16-a de junio 1906
vdr

La flago de Majno (subŝtato en Usono) konsistas el blazo sur blua fono. En la centro de la blazono troviĝas alko ripozanta apud verda pinarbo. Terkultivisto kaj maristo reprezentas la tradician dependecon al la terkultivado kaj al la maro en tiu ĉi ŝtato. La Norda Stelo reprezentas la ŝtatan moton: Dirigo ("Mi gvidas").

Ne ekzistas oficialaj koloroj por la blazono, pro kio ekzistas variantoj laŭ la diversaj fabrikantoj. Tamen, la bluo de la flago estas specifigita ke ĝi devas egali al tiu de la flago de Usono.

La Nordamerika Veksilologia Asocio realigis esploradon en 2001 kaj kategoriigis la flagon de Majno inter la plej malbone dizajnitaj flagoj. Inter la 72 flagoj de la usonaj subŝtatoj kaj la kanadaj provincoj, tiu de Majno atingis la 6-an pozicion, tio estas, la 13-a plej malbela.