Flago de Ohio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Ohio
Flago de Ohio
Flago de Ohio
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 8:13
Oficialigo 10-a de julio 1902
vdr

La flago de Ohio (subŝtato en Usono) estis adoptita en 1902 kaj dizajnita de John Eisenmann por la Tut-Amerika Ekspozicio. La blua triangulo reprezentas montetojn kaj valojn de Ohio, kaj la strioj reprezentas la ŝoseojn kaj navigeblajn vojojn. La kvin strioj reprezentas la fakton ke Ohio estas unu el la kvin ŝtatoj kiuj estis parto de la Nordokcidenta Teritorio. La 13 steloj de la flago reprezentas la unuajn 13 ŝtatojn de Usono kaj la aliaj 4 de la dekstro estis poste aldonitaj kiel simbo de Ohio kiel 17a ŝtato akceptita en la Unio. La blanka cirklo kun ruĝa centro ne nur reprezentas la unuan literon de la ŝtatnomo sed ankaŭ ĝian surnomon, «the Buckeye State» (Buckeye estas kaŝtano de el la genro Aesculus).

Temas pri la ununura usona subŝtata flago kiu ne havas rektangulan formon, kaj unu el la du ununuraj teritoriaj nerektangulaj flagoj kiuj reprezentas la administran dividon kiu egalas al ŝtato (la alia estas la flago de Nepalo).