Flago de la Prezidanto de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Prezidanto de Usono

La Flago de la Prezidanto de Usono konsistas el la prezidanta blazono sur malhelblua fono. Kvankam ĝi havas saman desegnon kiel la prezidanta sigelo el 1945, la flago havas separatan historion, kaj la desegnoj kaj de flago kaj de sigelo je diferencaj epokoj influis unu la alian. La flago estas ofte montrata ĉe la Prezidanto en oficialaj fotoj, ĉe la ĉerko de la prezidanto en oficialaj funebroj, kaj en la veturilkaravano de la Prezidanto. La Prezidanta Flago neniam estas lokigita je meza stango pro morto de iama prezidanto ĉar estas ĉiam aktuala Prezidanto oficeje.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]