Flandraj Ardenoj
Aspekto
La Flandraj Ardenoj estas la nomo, kiun oni donis al monteta regiono en la okcidenta parto de Flandrio, 30km sude de Gent kaj 30km oriente de Kortrejko.
Ne estas rilatoj kun la Ardenoj en la suda parto de Belgio; oni simple nomas la regionon tiel pro ĝia monteta pejzaĝo.
Komunumoj de la Flandraj Ardenoj
[redakti | redakti fonton]- Brakel
- Gavere
- Geraardsbergen
- Horebeke
- Herzele
- Kluisbergen
- Kruishoutem
- Lierde
- Maarkedal
- Oudenaarde
- Oosterzele
- Ronse
- Sint-Lievens-Houtem
- Wortegem-Petegem
- Zingem
- Zottegem
- Zwalm
Tago de la flandraj ardenoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare tie okazas la Tago de la flandraj ardenoj, evento organizita de la lokaj naturasocioj, kiuj volas konatigi la (minacatan) naturriĉecon de sia regiono al plejeble granda publiko. La loka Esperanto-grupo de Kortrejko, La Konkordo, kunorganizas tiun ĉi eventon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- portalo de la Flandraj Ardenoj (en la nederlanda)
- oficiala turisma retejo (en la nederlanda)