Flaperono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flaperonoj sur flugiloj de Kitfox (Modelo 3).

Flaperono estas direktilo de aviadilo kiu kombinas la funkciojn de alteriĝa klapo kaj alerono. La flaperonoj troviĝas ambaŭflanke de la aviadilo je la dorsa flanko de la flugilo. Kiam la flaperonoj movas en kontraŭaj direktoj ili funkcias kiel aleronoj kaj la aviadilo turniĝas ĉirkaŭ la longakso. Kiam ĉiuj flaperonoj estas turnataj suben ili fukcias kiel alteriĝaj klapoj. Se ili estas supren turnataj oni parolas pri rulspojleroj aŭ spojleronoj.

La piloto funkciigas la aleronojn kaj klapojn sendepende. La plenumo de ambaŭ kondukoj estas mekanike aŭ elektronike kunmetataj por bone direkti la flaperonojn. La uzo de flaperonoj anstataŭ apartaj aleronoj kaj klapoj, povas redukti pezon.

Flaperono de Boeing 777