Flikaĵo
Aspekto
Flikaĵo estas peco de materialo uzata por ripari ajnan difektitan objekton, kovrante la difektitan areon prefere ol anstataŭigi la difektitan pecon[1]. Kutimo estas fliki truon en vesto per surkudrado aŭ surgluado de peco da ŝtofo sur la ŝirita loko. Ankaŭ eblas fliki biciklan tubon, tegmenton aŭ fliki poton aŭ kaldronon per lutado aŭ nitado de peco da metalo sur la truo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ NPIV
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Stebkovrilo
- Peplomo
- Patchwork (flikaĵaro, peckudraĵo)