Floriano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Floriano (persona nomo)
Monero (antoninianus), kiu montras la kronadon de Floriano fare de Heraklo

Floriano (Marcus Annius FLORIANUS Pius [markus anius florianus pius]) estis duon-frato de imperiestro Marcus Claudius TACITUS (Tacito). La okcidenta armeo elektis lin kiel sukcedanton al Tacito en 276, sed la orienta armeo elektis Probon. Floriano kampanjis kontraŭ Probo apud Tarso (Turkio), kaj kiam ŝajnis klare, ke Probus havis la pli fortan armeon, la propraj trupoj de Floriano murdis lin. Li estis imperiestro dum 88 tagoj.


Antaŭeulo:
Tacito (275276)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Probo (276282)