Floribunda-rozoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Floribunda rozo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
rozkultivaroj

Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
'Else Poulsen' (Poulsen 1924), unu el la plej unuaj Floribunda-rozoj

Floribunda-rozoj, pli frue nomata Polyantha-Hibridoj, estas roza klaso de la kulturrozoj. Ili estas kruciĝoj el grandfloraj Polyantha-rozoj kun te-hibridoj.

La evoluado estis firme ligita al la dana rozbredisto Svend Poulsen, kies plano estis krei novajn rozojn, kiuj havu vintran reziston por travivi skandinavajn vintrojn kaj kiuj multe floras dum la relative mallonga somero. Lia unua rozbredaĵo estis 'Rödhätte' ('ruĝĉapelino'), en 1911, poste venis en 1924 'Else Poulsen' kaj en 1925 'Kirsten Poulsen'. Tiam la rozoj ankoraŭ havis la nomon „Polyantha-hibridoj“.

Intertempe la pojaraj novbredaĵoj ne estas superrigardeblaj, pro tio hodiaŭ ekzistas multege da ne klare distingeblaj formoj, kiuj kunigas la ne klare distingeblajn formojn de Polyantha-rozoj, te-hibridoj kaj Floribunda-rozoj, al la grupo de bed-rozoj.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • konstante floranta
  • ofte tre multaj floroj
  • la floroj ne fariĝas pli helaj dum la aĝo de la floroj, sed pli malhelaj
  • ofte bonaj tranĉrozoj, tial la grupo ankaŭ havas la nomon „bukedrozoj“.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La nomo „Floribunda-rozo“ origina de Dr. J.N. Nicolas, Usono. La unua Floribunda-rozo estis bredita en 1908 en Germanujo: Estis la kultivaro 'Gruß an Aachen' de Philipp Geduldig.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Floribunda-rozoj distingiĝas ĝenerale pri forta, arbusta kresko, ili estas malaltaj ĝis mezaltaj. La floroj staras en grandaj ĝis mezgrandaj, plataj infloreskoj. La unuopaj floroj estas bovloformaj ĝis plataj, ofte kiel t-rozo kun plena floro, kiu estas mezgranda ĝis granda. Plej ofte mankas odoro.

La flavaj Floribunda-rozoj estas ofte iomete malpli forte kreskantaj, ol la aliaj kultivaroj kaj iliaj folioj estas pli helverdaj. Ĉiuj florkoloroj ekzistas, de blanka ĝi la plej malhela nigra-ruĝa, de sulfurflava ĝis malhelflava, oranĝkolora kaj kuprobruna, ankaŭ siringkolora kaj purpura. Ankaŭ ekzistas multaj dukoloraj kultivaroj, flava/ruĝa, rosea/ruĝa, ruĝa/blanka, viola/bruna kaj aliaj kombinoj.

Ŝatataj kultivaroj (selekto)[redakti | redakti fonton]

kultivaroj bredisto jaro koloro rimarkoj foto
'Abigaile' Rosen Tantau 1988 rosea
'Allotria' 1958 oranĝa- ruĝa
'Amber Queen' Harkness 1984 sukcenkolora
'Bonica 82' Meilland 1982 rosea monda rozo
'Edelweiß' Poulsen 1969 kremblanka
'Friesia' Kordes 1973 orflava
'Gruß an Aachen' Geduldig 1909 rosea
'Matthias Meilland' Meilland 1988 ruĝa-oranĝa
'Montana' Rosen Tantau 1974 malheloranĝa-ruĝa
'Pacific Dream' James 2006
'Poesie' Warriner 1988 rosea
'Rosa Gruß an Aachen' 1930 rosea mutacio de 'Gruß an Aachen'
'Schneewittchen' Kordes 1958 blanka monda rozo
'Sexy Rexy' McGredy 1984
'Weiße Gruß an Aachen' 1944 blanka mutacio de 'Gruß an Aachen'
'Yesterday' Harkness 1974

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]