Flughaveno Beslano
Flughaveno Beslan | |||||
---|---|---|---|---|---|
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio | |||||
IATA: OGZ ICAO: URMO | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Rusio | ||||
Regiono | Nord-Osetio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | Beslan (5 km) | ||||
Alteco | 510 m | ||||
Geografia situo | 43° 12′ 18″ N, 44° 36′ 24″ O (mapo)43.20544.606666666667Koordinatoj: 43° 12′ 18″ N, 44° 36′ 24″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 10/28 | ||||
Kurej-longo | 3.000 m | ||||
Flughaveno Beslan en Nord-Osetio estas negranda flughaveno por priservi lokajn flugojn, 5 kilometrojn oriente de Beslan. Situanta 15 kilometrojn for de Vladikavkaz (ĉ. 310 mil loĝantoj), ĝi estas la plej ofta aviada ebleco de ties loĝantaro.
Oportuna publik-trafika ligo de la flughaveno kun Beslan aŭ Vladikavkaz forestas, oni prenas taksion aŭ uzas propran aŭton.
Ĉiutagaj flugoj al Moskvo, malpli oftaj al aliaj direktoj. En septembro 2007 la flughaveno estas fermita por rekonstruo; intertempe la flugoj al Vladikavkaz alteriĝas en la flughaveno de Nalĉik.