Internacia Flughaveno Ramon (Eilat, Israelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flughaveno Ejlato)
La fina stacio
Havena diagramo

Ramon Internacia Flughaveno - Eilat estas la dua internacia flughaveno en Israelo kaj nomata honore al la astronaŭto Ilan Ramon, kaj lia filo Assaf.

Tiu ĉi fluĝaveno situas en la suda Arava, iom norde la la urbo Eilat ĉe la plej suda punkto de la lando. La haveno estas la dua plej granda en Israelo (post Ben-Gurion-Flughaveno) kaj funkcias kiel la ĉefa flughaveno en Israelo por krizaj surteriĝoj. La haveno anstataŭigis la malnovan flughavenon de Ejlato same kiel la flughavenon Ovda, kiu servis kiel internacia flughaveno de la proksima regiono. La flughaveno malfermiĝis la 21-an de januaro 2019.