Flughaveno Nurenbergo
Flughaveno Nurenbergo | |||||
---|---|---|---|---|---|
commercial airport | |||||
IATA: NUE ICAO: EDDN | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Meza Frankonio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Flughafen Nürnberg GmbH | ||||
Apuda urbo | Nurenbergo (7 km) | ||||
Alteco | 319 m | ||||
Geografia situo | 49° 29′ 55″ N, 11° 3′ 1″ O (mapo)49.49861111111111.050277777778Koordinatoj: 49° 29′ 55″ N, 11° 3′ 1″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 10/28 | ||||
Kurej-longo | 2.700 m | ||||
La Flughaveno Nurenbergo (germane Flughafen Nürnberg) situas norde de la centro de Nurenbergo. Ĝi estas internacia civila flughaveno. En 2006 ĝi havis 78.104 flugojn kaj 3,96 milionojn da pasaĝeroj.
Ĝi estas la dua plej granda flughaveno de Bavario (post Munkeno), la 10-a plej grava de Germanio kaj la 67-a de Eŭropo.
Detaloj
- Manovrejo: 196.000 m²
- Antaŭhalaj kampoj: 20.000 m²
- Restejoj por aviadiloj: 35
- Pasaĝerejo: du ekiraj kaj unu alvena haloj; kvin aviadilpontetoj
- Parkejoj: 6.000
- Karga storejo: 16.400 m²
- Startejo: 2.700 m × 45 m
- Funkciaj horoj tage: 24
La oficialaj koordinatoj (en la informkesto) montras lokon ĉe la okcidenta rando de la flughaveno. La centra konstruaĵo situas tri kilometrojn oriente (49° 29′ 45″ N 11° 04′ 30″ O / 49.49583 °N, 11.07500 °O (mapo)Koordinatoj: 49° 29′ 45″ N 11° 04′ 30″ O / 49.49583 °N, 11.07500 °O (mapo)).
Eksteraj ligiloj
- Flughavena retejo (cz, de, en)