Flughaveno Pardubice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Pardubice
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • internacia flughaveno
IATA: PED ICAO: LKPD
Resuma informo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Tipo Miksa civila kaj armea flughaveno
Mastrumanto East Bohemian Airport a.s. (civila), Správa letiště Pardubice (armea)
Apuda urbo Pardubice (4 km)
Alteco 226 m
Geografia situo 50° 0′ 48″ N, 15° 49′ 19″ O (mapo)50.01333333333315.821944444444Koordinatoj: 50° 0′ 48″ N, 15° 49′ 19″ O (mapo)
Flughaveno Pardubice (Ĉeĥio)
Flughaveno Pardubice (Ĉeĥio)
DEC
Flughaveno Pardubice
Flughaveno Pardubice
Situo de Flughaveno Pardubice
Map
Flughaveno Pardubice
Kurej-angulo 09/27
Kurej-longo 2.500 m
Retejo http://www.airport-pardubice.cz, http://www.slp.army.cz
vdr

La Flughaveno Pardubice (ĉeĥa Letiště Pardubice) estas regiona flughaveno kun miksa civila kaj armea trafikoj. Ĝi estas situanta en sudokcidenta urborando de Pardubice ĉe kvartalo Popkovice, sude de derbia komplekso Velká pardubická.

Civila trafiko

Mastrumanto de civila parto de la flughaveno estas firmo East Bohemian Airport a.s.

Atendohalo

Civilan trafikon enfunkciis en 1990-aj jaroj flugkompanio nome Fischer Air kun serio de ĉartoflugoj. Nuntempe estas majoritato de uzantoj de la flughaveno rusiaj flugkompanioj, ekz. Transaero, Kras Air aŭ Rossia. En ĉartolinioj agas flugkompanioj ČSA, Travel Service, Hemus Air, Karthago Airlines kaj Montenegro Airlines.

La plej densan trafikon registras la flughaveno tradicie ĉiam dum Kristnasko kaj ĉirkaŭ novjaro kaj ankaŭ dum somera sezono. En 2007 estis enigitaj la unuaj regulaj linioj al Vnukovo (Moskvo) kaj en Sankt-Peterburgo.

En 2008 la flughaveno historie unuafoje proksimiĝis al limo de 100.000 atendataj vojaĝantoj dum unu jaro, ĉefe pro progreso de ĉartoflugoj en Bulgario, Egiptio kaj grekaj insuloj.

Malnegektebla ero en trafiko estas ankaŭ kargoflugoj, agantaj inklude de Antonov An-124Iljuŝin Il-76.

Armea trafiko

La Flughaveno Pardubice ankaŭ servas kiel rezervarmea flughaveno. Mastrumanto de armea parto estas Správa letiště Pardubice. Ĝi ankaŭ certigas majoritaton de flughavenaj servoj.

Eksteraj ligiloj