Focke-Wulf Fw 200

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Focke-Wulf FW 200 B Condor de Lufthansa (modelo)
Armea versio de Focke-Wulf Fw 200 Condor

La Focke-Wulf Fw 200 Condor estis longvoja pasaĝera aviadilo. Ĝi estis evoluigita dum unua jaro kaj unua flugo okazis la 27-an de julio 1937. La provflugoj estis tiam konvinkaj, ke Lufthansa donis tuj mendon por serio. Dum la dua mondmilito, oni trakonstruis ĝin al militistaj bezonoj.

Fw 200 estis la unua aviadilo, kiu senhalte flugis inter Berlino kaj Novjorko. Tio okazis la 10-an de aŭgusto 1938 dum 24 horoj kaj 56 minutoj. La reflugo okazis la 13-an de aŭgusto kaj daŭris 19 horojn kaj 47 minutojn.

Dum la dua mondmilito, la nazioj uzis la aviadilon por skoltado super la Atlantiko aŭ por longvoja flugo, provizado de la armeo.

Teknikaj informoj[redakti | redakti fonton]

Fw 200 (versio C-3)

  • Motoro: kvar 1000 ĈP BMW-Bramo 323 R-2 aer-malvarmumigitaj naŭ-cilindraj stelmotoroj
  • Enverguro: 32,84 m
  • Longo: 23,87 m
  • Alto: 6,30 m
  • Malplena maso: 14.180 kg
  • Flugmaso: 22.600 kg
  • Skipo: 7 personoj
  • Maksimuma rapido: 384 km/h en alto de 3970 m, 405 km/h ĉe 17.600 kg
  • Kutima flugalto: 6600 m
  • Plej granda atingopovo: 3550 km (standarda) C-3/U2 ĝis 6400 km
  • Armiloj: du MG 151/20(20 mm), kvar MG 15(7,9 mm), 1000 kg bomboj (interne) kaj je 1400 kg ekstere, kaj eĉ pluse ĝis 1800 kg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nowarra, Heinz J.: Focke Wulf Fw 200 Condor. Koblenz 1988