Fuĝjana cipreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fokienia)
Fokienia hodginsii - Kunming Botanical Garden - DSC03140.JPG
Fokienia hodginsii - Kunming Botanical Garden - DSC03140
Fokienia hodginsii - Mount Sanqing 2015.09.08 11-09-31.jpg
Fokienia hodginsii - Mount Sanqing 2015.09.08 11-09-31
Fokienia hodginsii - Kunming Botanical Garden - DSC03141

Fokienia estas genro de la familio cipresacoj kun sola specio Fuĝjana cipreso (Fokienia hodginsii). Ekzistis la nun fosilia specio Fokienia ravenscragensis.

Fokienia hodginsii estas indiĝena en sudorientaj provincoj de Ĉinio (provincoj de Zhejiang, Guizhou, Yunnan kaj Fujian), norda Vjetnamio (provincoj de Ha Bac, Ha Giang, Ha Tinh, Hoa Binh, Son La, Nghe An, Lao Cai, Lai Chau, Thanh Hoa, Tuyen Quang, Yen Bai kaj Vinh Phu), okcidenta meza Vjetnamo (provincoj de Dac Lac, Gia Lai, Lam Dong), kaj de okcidenta al norda Laoso. La nomo Fuĝjana venas el la provinca nomo Fuĝjano, de kiu oni importis la unuan ekzemperon el la specio al Eŭropo, kolektita de kapitano Hodgins en 1908.

La arbo estas ĉiamverda, alta 25-30 m, ne toleras la ombron, ŝatas mildan klimaton kaj abundan pluvaron. En Vjetnamo, ĝi kreskas sur sabloŝtonogranito, super 900 m.