Foldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foldo kaj lango kunigantaj du tabulojn

Foldo estas longforma entranĉo en malmola materialo, ordinare destinita por ion enŝovi en ĝin.

Lango kaj foldo estas sistemo por kunigi similajn objektojn rando al rando. Plejparte ĝi estas uzata por ligno, en planko, parkedo, panelo kaj similaj konstruoj. Lango kaj foldo permesas kunigi du ebenajn pecojn tiel, ke ili formu solan ebenan surfacon.

Foldon oni trovas ankaŭ ĉe piŝto por enmeti sekurigajn ringojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

unuopa foldo rande de tabulo

Krome foldo estas ĉiu el la du sulkoj, faritaj en la bindado de libro laŭlonge de la dorso k destinitaj doni pli grandan facilon por ĝin malfermi (PIV).

Ŝovofoldo estas foldo en kiu alia peco povas ŝoviĝi. ekzemple ŝovofoldoj de angla fenestro, kaj gilotino, de tirkesto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]