Fondumo por Esperantologiaj Studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fondaĵo pri Esperantaj Studoj (angle Esperantic Studies Foundation, ESF) estas interlingvistika instanco starigita en 1968 en la usona ĉefurbo Vaŝintono. Ĝi aŭspicias kaj apogas konferencojn kaj studojn pri la lingva diverseco tutmonda kaj eblaj rimedoj por la egaleca kaj daŭra kunekzistado de lingvoj. La plimulto de la projektoj ĝis nun apogitaj rilatas tute aŭ parte al Esperanto, kiun la fondaĵo konsideras “modesta sed reala sukceso kiel lingvo de internacia kaj interkultura komuniko”. La plejparto de la financaj rimedoj de la organizo baziĝas ĉe la mondonaco de usona esperantistino Cathy Schulze.

Ĝi turnas sin precipe al edukaj projektoj kaj sciencaj esploroj. Inter la projektoj subtenataj de ESF estas kelkaj esperantologiaj esploroj kaj la retejoj: Edukado.net, lernu! kaj Lingva Prismo.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-esperanto