Fontano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia fontano en Seatlo
Fontano
Fontano, Melaka, Malaysia.
Fontano, Melaka, Malaysia.

Fontano (itale fontana el la latina aqua fontana = fontakvo, diference de aqua pluvialis = pluvakvo) estas konstruaĵo kun speciala tubaranĝo, por alten ŝprucigi la akvon kaj tiel ornami placon, parkon k.s. (PIV).

La akvo refalas en konkegon nomatan vasko, en kiu ofte troviĝas statuoj, ekz. de nimfoj, Pozidono, pisantaj knabetoj k.s.

La fontanoj estis konstruataj en urboj sur publikaj lokoj, facile alireblaj, kie la loĝantoj povis preni akvon en la tempoj, kiam en la domoj ne estis akvoduktoj. Kiel utila kaj bela ornamo de la urbo ili estis konstruataj tre multekoste kiel daŭra memorindaĵo, la fontano estis eĉ prestiĝa afero.

Nun la fontanoj servas precipe kiel ornamaĵo kaj historia fierindaĵo de la urboj. La figuroj kaj la vasko povas esti faritaj el fero, marmoro, granito, sabloŝtono.