Formentero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Formentero (Formentera en la kataluna kaj hispana lingvoj) estas la plej malgranda loĝata insulo de la Balearoj, en Hispanio.

Ĝi situas ĉ. 5 km. sude de Ibizo, kaj kun tiu ĉi formas la insularon Pitiusoj, en la Mediteraneo.

La ĉefa riĉeco de Formentero estas la turismo. Tiu ĉi estas pli trankvila ol tiu de ĝia najbara, interalie ĉar la ununura formo alveni estas per ŝipo el tiu ĉi.

Formentera havas konstantan loĝantaron de 7.461 homoj (2002). La ĉefa vilaĝo nomiĝas Sant Francesc Xavier (San Francisco Javier en la hispana).

Eksteraj ligiloj

greke http://www.formentera.es greke http://www.cief.es pri Ibizo kaj Formentero greke http://www.todoformentera.com greke http://www.totformentera.com Turismaj informoj