Fort Oranje (Bonaire)
Aspekto
Fort Oranje estas malgranda fortikaĵo en la centro de Kralendijk, la ĉefurbo de la insulo Bonero. La fortikaĵo havas kvar kanonojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fort Oranje estis konstruita en 1639 fare de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio. Ĝi estis uzata kiel defenda konstruaĵo ekde 1837. En 1932 oni alkonstruis al la fortikaĵo ŝtonan lumturon.
En la 20-a jarcento la konstruaĵo servis por diversaj celoj, en tiu nombro incendigardaj kaj policaj. Nun la fortikaĵo estas uzata kiel poŝtejo.