Fortikaĵo Daŝtadem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo Daŝtadem.

Fortikaĵo Daŝtadem (armene: Դաշտադեմի ամրոց ) estas granda fortikaĵo de la 10a ĝis la 19a jarcentoj kiu situas ĉe la suda periferio de la vilaĝo Daŝtadem en la provinco Aragacotno de Armenio. En tombejo 1,7 km sude de Daŝtadem, situas la reestigita monaĥejo Kristapori Vank, el la 7-a jarcento, kiu povas esti rigardita en la distanco de la fortikaĵo.[1]

Reliefaj bildoj de leonoj sur "paneloj" estas sur la ekstera muro super la arka enirejo. Malalta-neregula deklatera interna ringmuro ĉirkaŭas la fortikaĵon kaj apuda 10-ajarcenta kapelo de Sankta Sargis. Kvin el la dek originalaj duonrondaj bastionoj restas starantaj. La fortikaĵo konsistas el kvar duonrondaj turoj (12-a jarcento), kiuj estis alfiksitaj poste al pli fruaj 10-ajarcentaj armenaj fortikaĵoj. Sub la turoj estas grandaj cisternoj kaj tuneloj, kiuj kondukas al la supro de la fortikaĵo. La strukturo estis parte renovigita en la lastaj jaroj, dum la kapelo estis tute rekonstruita.

Sur la orienta muro de la fortikaĵo estas arablingva dediĉa surskribo de 1174, skribita per kufika kaligrafio atribuanta la strukturon al sultano Mahmud, unu el la ŝadadidaj princoj, kiuj regis en Anio. Legeblas la sekva pasejo:

Citaĵo
 Alaho altigu lin. En la benita monato Safar en la jaro 570 (septembro 1174) la sinjoro de ĉi tiu forta fortikaĵo, la Princo, la granda Spasalar, la Kolono de Kredo, la Gloranto de Islamo, Sultano filo de Mahmud filo de Ŝavur. 

Ĝis antaŭ nelonge, la fortikaĵo estis hejmo de lokaj paŝtistoj kaj iliaj familioj. Tiuj individuoj estis delokigitaj por renovigi la monumenton.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2005) Rediscovering Armenia: Guide, 2‑a eldono, Erevano: Matit Graphic Design Studio, p. 49–50. ISBN 99941-0-121-8.