Forua Polico de Navaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
aŭto de la Forua Polico de Navaro ĉe la Palaco de Navaro.

La Forua Polico de Navaro (hispane: Policía Foral de Navarra kaj eŭske Foruzaingoa) estas la aŭtonoma polico de la Forua Regiono Navaro en Hispanio. Ĝi estis kreita de la Forua Deputitaro de Navaro en 1928, komence sub la nomo Cuerpo de Policía de Carreteras. Nuntempe ĝi havas pli ol mil membroj. Inter ĝiaj ĉefaj taskoj, la forua polico garantias la civitanan sekurecon kaj la pacan ekzercadon de la rajtoj kaj publikaj liberecoj kaj la protektado de personoj kaj proprietaĵoj.