Frakcio (parlamento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frakcio en parlamento estas unuiĝo de parlamentanoj, kiuj apartenas al la sama partio aŭ sentas sin alie ligitaj. En diversaj landoj oni uzas diversajn nomojn por frakcio, ekzemple "grupo" kaj "klubo". Pluraj partioj povas formi komunan frakcion por havi pli da influo, ekzemple en komisionoj, se ili ne estas en vera konkurenco, ekzemple ĉar ili zorgas pri malsamaj regionoj.

En la Eŭropa Parlamento la frakcioj havas apartan signifon, ĉar pro la multeco de reprezentataj landoj ĉiu unuopa partio havas nur etan parton de la voĉoj. La kuniĝo de deputitoj en frakciojn kreas certan ordon en la parlamento kaj faciligas la politikan laboron. Tamen la formiĝo de la frakcioj estas problema, ĉar la partioj de diversaj landoj preskaŭ neniam estas vere politike kongruaj.

Vidu ankaŭ