Franca buldogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kaniso Canis
Specio: Hundo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Franca buldogo estas malgranda kunul-raso de hundo. La nomo indikas ke Francio estu la devenlando, sed, fakte, la usonanoj kaj britoj eble ludis pli grandan rolon en la evoluo de la raso. La hundoj estas ofte moknomitaj "klaŭnoj" kaj "rano-hundoj".

Francaj buldogoj estas malgrandaj kunulohundoj, aktivaj sed ne sportemaj. Ili estas muskolaj hundoj kun glata haŭto, plata nazo kaj solida ostostrukturo. Ilia fizika aspekto estas karakterizita per "vespertaj oreloj" kiuj estas kovrataj ĉe la bazo kaj rondetaj ĉe la pinto. Iliaj vostoj estas mallongaj ekde la naskiĝo.

La franca buldogo estas raso kiu tipe havas senzorgan sintenon. Kiel multaj aliaj hund-akompanajn rasojn, ili adaptiĝis al proksima kontakto kun homoj. Ili havas sufiĉe minimumajn ekzercobezonojn, sed postulas minimume unufoje tage promenadon. Ilia trankvila naturo igas ilin elstaraj elektoj por domloĝantoj, pro ilia kutime prudenta bojado. Estas esencaĵo ke posedantoj komprenu ke francaj buldogoj ne povas vivi ekstere. Ilia spira sistemo igas ĝin maleble reguligi sian temperaturon efike.

Francaj buldogoj povas ludi tro malglate por kelkaj pli malgrandaj infanoj, kaj devus esti vidataj en ĉiuj momentoj. Ankaŭ, infanoj devus esti avertitaj por ne havi francajn buldogojn, kiam la malgrandeco de la hundoj povas maski kiom pezaj ili estas.

Fizike ili povas atingi 31 cm kaj pezi 12,5 kg. Ilia hararo estas sufiĉe mallonga, dika kaj brilaspekta, kaj ĝi povas esti el kvar malsamaj koloroj: flavbruna, bruna, tigrostria flava kaj tigrostria nigra. Inter ĝiaj ĉefaj nazproblemoj estas la malsanoj pri okuloj, spirado kaj varmiĝo.