Franciskana lernejo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fasado de la Barfüßer-lernejo

La Franciskana lernejo (germane: Barfüßerschule) estas publika elementa lernejo en la urbokerno de Erfurto, Barfüßerstraße nr 21.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Komencoj konstruaj estis estinta jam en 1833. La nova lernejo konstruitis en 1863 sub la gvido de la urba ĉefarkitekto Schulze. Proponoj de la famekonata arkitekto Karl Friedrich Schinkel - li "korektis" diversajn planojn - kiuj estus plipompigintaj la planojn ne realigitis fare de la urbo pro financaj kialoj. En 1863 supermetitis tria etaĝo kaj festsalonego. La tuto estas altvalora ekzemplo de klasikismo. Temas do pri trietaĝa, masiva konstruaĵo. Ĝi troviĝas sur eksa monakeja tereno de la Franciskana preĝejo. La korto troviĝas sur eksa monakeja tombejo. Trans la rivero Breitstrom troviĝas la Konsilantargimnazio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence la lernejo estis planata por la knaba supera lernejo kaj kelkaj klasoj kun knabinoj. Inter 1844-1885 gastis tie ĉi la Urba realisma lernejo kaj la Supera burĝa lernejo por knaboj. Inter 1885-1930 venis 20 klasoj de la suda asocio de evangeliaj bazlernejoj. En 1895 ekgastis la Katolika burĝa lernejo. En 1902 venis tien ĉi la evangelia bazlerneja asocio 4. Inter 1930-1944 gastis ĉi tie la Bazlernejo 4. La detruo de la Franciskana kirko en 1944 malebligis lernejajn agadojn. Tamen rekomenciĝis instruado en ĉiuj lernejoj de Erfurto en la 24.7.1945. En 1950 venis la Erfurta lernejo pri desegnado. Poste venis lernantoj de Politeknika supera lernejo (POS) ĝis 1981. Ekde 1981 la konstruaĵo servis kiel internulejo de POS 21 kaj 12. Post restaŭrado post la Turniĝo rekomenciĝis instruado en 1992. Nomdono "Barfüßerschule" oficiale faritis en la 24.7.1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]