Franklin Chang-Díaz
Franklin Ramón Chang Díaz (San Jose, Kostariko, la 5-an de aprilo 1950) estas kostarika – usona fizikisto kaj kosmonaŭto. Li partoprenis en sep kosmoflugoj de Space Shuttle. Li eklaboris ĉe NASA en 1980. Li kosmoflugis unuafoje en 1986, en STS-61C. Dum la flugo STS-111, dum konstruo de la Internacia Kosmostacio, li faris trifoje kosmopaŝon.
Kosmoflugoj
- STS–61–C (1986)
- STS–34 (1989)
- STS–46 (1992)
- STS–60 (1994)
- STS–75 (1996)
- STS–91 (1998)
- STS–111 (2002)