Franz Vranitzky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Vranitzky La komercisto kaj politikisto Vranitzky.

Franz VRANITZKY (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1937) estas aŭstra politikisto.

Kariero ekonomia-politika

La diplomita komercisto kaj membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio deĵoris de 1961-69 en la Nacia Banko de Aŭstrio. Inter 1970-76 li konsiladis al ministro pri financoj kaj fariĝis poste vicdirektoro ĝenerala de Creditanstalt-Bankverein (ĝis 1981). Inter 1981-84 li estis ĝenerala direktoro kaj estro de la direktorio de Länderbank, inter 1984-86 ministro pri financoj.

Kanceliero de transiro

En 1986 li iĝis kanceliero de koalicio inter SPÖ kaj FPÖ, kiun lastan anstataŭis la ÖVP en 1987. En 1988 li iĝis nacia partiestro de SPÖ. Ambaŭ oficojn transprenis de li en 1997 Viktor Klima. La saman jaron li ekdeĵoris kiel speciala komisiito de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo por Albanujo.

Premioj

Pro liaj meritoj koncerne la aliĝo de Aŭstrio al Eŭropa Unio li ricevis en 1995 la Karolan Premion.

Literaturo

  • Claudia Knehs-Vranitzky, Peter Gross, Stephan Maxonus, Rupert Weinzierl (eld.), Ein großer Europäer. Weggefährten über Franz Vranitzky. Löcker Verlag, Wien 2007, ISBN 978-3-85409-471-5.
  • Franz Vranitzky, Rupert Weinzierl (eld.), Europa braucht wieder Politik. Löcker Verlag, Wien 2005, ISBN 3-85409-422-1
  • Franz Vranitzky, Politische Erinnerungen. Paul Zsolnay Verlag, Wien 2004, ISBN 3-552-05177-5
  • Günther Bischof, Anton Pelinka, Ferdinand Karlhofer (eld.): The Vranitzky Era in Austria, New Brunswick, New Jersey 1999, ISBN 0-7658-0490-5
  • Armin Thurnher, Franz Vranitzky: Franz Vranitzky im Gespräch mit Armin Thurnher, Eichborn Verlag, 1992, ISBN 3-8218-1161-7
  • Memportreto pri la junula tempo en: Florian Langenscheidt (eld.): Bei uns zu Hause. Prominente erzählen von ihrer Kindheit. Düsseldorf 1995, ISBN 3430159458

Eksteraj ligiloj