Frappato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frappato di VittoriaFrappato estas ruĝvina vitspeco plantita precipe en Sicilio. Kiel vitspeco, Frappato produktas korpo-malpezajn vinojn kun helkolora vinbero. Ĝi estas plej ofte vidata kiel ero de la unika DOCG-vino, en Cerasuolo di Vittoria, kiu konsistas el 30-50% Frappato kaj 50-70% Nero d'Avola.

Itala studo publikigita en 2008 uzante DNA-esploron montris proksiman genetikan rilaton inter Sangiovese unuflanke kaj dek aliaj italaj vinberaj varioj aliflanke, inkluzive de Frappato. Estas do verŝajne, ke Frappato estas interkruciĝo de Sangiovese kaj alia, ĝis nun neidentigita, vario.